Tra l' ter' benata, kie sur laboro de homoj floris paco kaj konkordo, delonge ni rajdadis jam sen vorto. Sonis nur lante tinta hufsonoro. Poste, en grava sankto de la horo, leviĝis kant', subite, laŭ la bordo de l' Mar'. La suno falis al la morto, sed ĉi subiro ŝajnis nur aŭroro. Jes, fluis el la komuniĝ' intima de ĉiuj aĵoj kun la Tag', senfine, mi mem ne scias kia sento flata de dolĉo kaj forges'. Ĉie kapkline staris montetoj kaj, de lum' ne sata ankoraŭ, rebrilegis Mar' senlima. |